Akuzativo?

Unu afero mi devas konfesi. Por mi la akuzativo en esperanto estas malfacila. Mi ne kapablas certi kiam devas esti kaj ne devas esti.

Do, mi komencis demandi al mi: kial entute devas esti tiu -n, por marki akuzativon?

La kialo tamen ests evidenta, cxu ne? Se mi skribas "Mia edzino batis mi" la leganto ne povas scii cxu vere estis sxi, kiu estis la batinto kaj mi la viktimo, aux cxu estis tute inverse.

Se mi skribas "Mian edzinon batis mi" aux mi skribas "Mia edzino batis min" la afero farigxas tuj klara. Do, la akuzativo havas funkcion. Estas bezonata, kiam la vortordo estas libera. Komprenebligas, malebligas miskomprenojn.

El qxuste tiu vidpunkto tamen - komprenebleco - sxajnas al mi ne granda katastrofo se de fojo aj fojo mankas la -n, kondicxe ke la signifo de la exprimo tamen estas klara.

Jan Milld


  Startsidan, Jan Millds hemsida